Insula naneco

Skeleto de nana elefanto de la insulo Kreto.
Kanguruinsula (maldekstre) kaj Kinginsula emuoj

Insula naneco, nome formo de filetika naneco,[1] estas la proceso kaj kondiĉo de la redukto en grandeco de grandaj bestoj dum kelkaj generacioj, kiam la intervalo de ilia populacio estas limigita al malgranda medio, ĉefe insuloj. Tiu naturprocezo estas aparta de la intencita kreado de nanrasoj, nomitaj eklipsaj. Tiu proceso okazis multajn fojojn ĉie en evolua historio, kun ekzemploj inkluzive de dinosaŭroj, kiaj Europasaurus, kaj modernaj bestoj kiel ekzemple elefantoj kaj iliaj parencoj. Tiu proceso, kaj aliaj "insulgenetikaj" eventoj, povas okazi ne nur sur tradiciaj insuloj, sed ankaŭ en aliaj situacioj kie ekosistemo estas izolita de eksteraj resursoj kaj reproduktado. Tio povas inkludi kavernojn, dezertajn oazojn, izolitajn valojn kaj izolitajn montojn ("ĉielinsuloj"). Insula naneco estas unu aspekto de la pli ĝenerala "insuloregulo", kiu postulas ke kie kontinentaj bestoj koloniigas insulojn, malgrandaj specioj tendencas evoluigi pli grandajn korpojn, kaj grandaj specioj tendencas evoluigi pli malgrandajn korpojn.

  1. (Winter 1982) “Allometry and Paleoecology of Medial Miocene Dwarf Rhinoceroses from the Texas Gulf Coastal Plain”, Paleobiology 8 (1), p. 16–30. 

Developed by StudentB